Giovanni Villani

Giovanni Villani
Statuo de Giovanni Villani en la Loggia del Mercato Nuovo.
Statuo de Giovanni Villani en la Loggia del Mercato Nuovo.
Persona informo
Naskiĝo Ĉ. 12761280
en Florenco Florenco
Morto 1348
en Florenco Florenco
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pesto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Respubliko Florenco (1282–)
Reĝlando Sicilio (–1282) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo Kronikisto, bankisto, diplomato
Verkado
Ĝenroj Kroniko
Verkoj Nuova Cronica
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni VILLANI (naskiĝis ĉ. 12761280 - mortis en 1348)[1][2] estis itala bankisto, diplomato kaj kronikisto el Florenco. Li ĉefe famiĝis kiel la verkinto de la Nuova Cronica, ampleksa kroniko pri la historio de Florenco. Villani estis eminenta florenca oficialulo, sed akiris malbonan reputacion kaj estis dumtempe enkarcerigita post la bankroto de la komerca kaj banka kompanio, en kiu li laboris.

Li cetere multe interesiĝis pri ekonomiaj analizoj kaj statistikaj informoj, kaj montriĝis precipe sagaca observanto de la florenca politika vivo, tiel ke li estas rigardebla kiel kronikisto pli moderna ol tiuj de frua mezepoka Eŭropo[3]. Lia Cronica aperas kiel la plej frua grava verko en la historio de statistiko[4]. La historiisto Kenneth R. Bartlett tamen rimarkis, ke "lia fido pri ceteraj elementoj kiel la Dia providenco daŭre parencigas lin al la mezepoka regiona kronika tradicio": li do pro tio ne plene kompareblas al siaj renesancaj posteuloj[5]. Per la ripetantaj temoj kaj historiaj raportoj de sia kroniko, Villani emfazas tri ĝeneralajn tezojn pri malvirto kaj moralo, kiuj liaopinie gvidas la disvolviĝon de homa historio: ekscesoj nepre kaŭzas katastrofojn, fortoj de bono kaj malbono estas senĉese interbatalantaj, kaj ĉiuj okazaĵoj iel rilatas al la volo de Dio.

Villani havis la ideon verki sian Cronica-n, post kiam li ĉeestis la jubilean ceremonion de la jaro 1300 en Romo kaj ekkonsciis pri la jam longa historio de Florenco. Li en sia verko raportis la okazaĵojn unu jaron post la alia, kaj tiel respektis tre linian strukturon. La verko de Villani proponas multajn ofte kompleksajn detalojn pri la plej gravaj historiaj okazaĵoj de la urbo, ekzemple pri konstruprojektoj, inundoj, incendioj, malsategoj kaj epidemioj iam okazintaj en Florenco aŭ pli ĝenerale en Toskanio[6][7][8].

Dum li daŭris sian kronikon kaj priskribis la multnombrajn mortojn kaŭzitajn de la Nigra Morto en 1348, Giovanni Villani mortis ĝuste pro tiu epidemio[9]. La redaktado de la Cronica estis daŭrigita de liaj frato kaj nevo. La verko de Villani estis laŭdita, sed ankaŭ kritikita de pli modernaj historiistoj. Plejmultaj kritikoj temas pri la akcesa rolo de paranormaleco en la disvolviĝo de la priskribitaj okazaĵoj, sed ankaŭ pri la strukturo de la verko kaj pri troa glorigo de la papeco kaj Florenco.

  1. Bartlett, 35.
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj encyclopedia 1517; $2
  3. Bartlett, 35–36.
  4. Villani, Giovanni.Encyclopædia Britannica. El la Encyclopædia Britannica 2006 Ultimate Reference Suite DVD.
  5. Bartlett, 36.
  6. Bartlett, 36–40.
  7. Kleinhenz, 1102.
  8. Benedictow, 286.
  9. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj kleinhenz 1144; $2

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search